EAUTARCIE Français | Magyar | Esperanto | English 
 
 

Akvautarcio

Aǔ kiel fariĝi sendependa rilate al la reto

de akvodistribuado kaj rilate al la kloakoj

EAUTARCIE estas vorto analoga al « autarcie » = aǔ»

sed kun la signifo de aǔtonoma kontentigo de la bezonoj je akvo

aǔ akvautarcio

Dankon al Jean-Yves SANTERRE kiu bonvolis tradukti tiun parton de miaj tekstoj.

La daǔra mastrumado de la akvo kaj Esperanto :

ĉu la sama batalo ?

La ideo povas aspekti ridinde stranga, tamen la elementoj de rezistado al la antaǔeniro al mondo malpli poluciita kaj pli justa prezentas sur ambaǔ terenoj konfuzigajn similecojn[1]. Tiagrade konfuzigaj, ke oni demandiĝas ĉu la du medioj, kiuj abstaklas al ambaǔ, ne estas samaj[2].

Ni ekzaminu la elementojn de tiuj du aroj da problemoj.

Mastrumado de akvo

 

Elekto de la plej kosta kaj plej komplika solvo

Post legado de la antaǔaj paĝoj, oni scias, ke la teĥnikoj de centraliza mastrumado de akvo, kiel kolektivaj alpurigado, ne konstituas la plej taǔgan, sed la plej kostan solvon. Same la leginto malkovris la netrafan karakteron de tiaj teĥnikoj por protekti niajn akvo-reservojn. Tamen, la politikistaro trudas la starigadon de tiuj kostegaj teĥnikoj, kiuj daǔrigos kaj pli-malbonigos la akvo-problemojn. Plej evidente, la decidantoj serĉas nek efikecon, nek ŝparadon, sed profito-protektadon de komerca fako kiu enspezegas el poluado.  

Rifuzo de la malplej kosta kaj pli simpla solvo

Ĉiuj teĥnikoj de daǔra akvo-mastrumado kaj preventado de la poluado estas aǔtomate forpuŝitaj kaj t.n. eksterleĝaj, profite al imponaj kaj malefikaj teĥnikoj. Tamen, la homaro povus eliri el tiuj akvo-problemoj en malpli ol du generacioj starigante vastan programon pri daǔra mastrumado de la biomaso. Post revizado de niaj konceptoj pri trinkebla akvo, la kompleta valorigado de la pluvakvo konstituas kredindan kaj malcentralizitan teĥnikon havigi alkvalitan trinkakvon al ĉiuj terloĝantoj. Ankaǔ malaperigado de la akvo-voremaj necesejoj estas unu el la gravaj programeroj en la daǔra mastrumado de la biomaso en la biosfero.

Al kiu profitas la kreita marasmo ?

La supernaciaj entreprenoj pri akvo-mastrumado kaj elpurigado estas kvazaǔ leĝofarantoj. Ilia profito kuŝas en solvado de niaj akvo-problemoj, tute male ĝi estas en ties daǔrigo. Malantaǔ tiuj entreprenoj kaŝiĝas tiaj homoj, kiuj reprezentas la internacie altnivelajn financojn. Ili disponas pri ĉio, kion oni povas aĉeti per mono : de la registoj, politikistoj, ŝtatoficistoj, amasinfomistoj, militistoj, ankaǔ scientistoj, kiuj kreas teĥnikojn por daǔrigi la akvo-problemon.

Komunikadoj

La elekto de la angla, kiel internacia helplingvo, estas tute same malracia kaj obeas  nur al la logiko de potencaj ekonomiaj leĝoj. Tiukaze, estas mistraktita kaj ruinigita la kultura medio, samokaze estas instituciigita diskriminacio per kulturo kaj lingvo. Efikeco kan ŝparado estas forpuŝitaj profite al protektado de privilegoj de malmultnombraj individuoj.

Esta sufiĉe facile elmontri, ke la ĝeneraligado de Esperanto anstataǔ la angla en la internaciaj rilatoj ŝanĝus la tutmondan vivon. Krom imponegaj ŝparaĵoj, ĉi tiu solvo donus pli da efikeco kaj ĉefe pli da justeco en la internaciaj interŝanĝoj. Ĝi konstituas ankaǔ gravan antaǔeniron kontraǔ la internacia terorismo.

Per la tut-angla sistemo, oni kreas hierarkion de valoroj je ĉiuj niveloj. Temas pri potenca rimedo por disvolvigi influon super la tuta mondo. Oni agas tiel, ke estu klaso da profitantoj el la sistemo, kiuj fariĝos gardhundoj de la estigita ordo. Plu ekzaminanate la instancaron, oni retrovas ĉe la supro samklasajn individuojn, kiuj reprezentas la internacie altnivelajn financojn. La kontrolo de la situacio kun monda regado per Esperanto plej certe eskapus al ili.

La misinformado pri tiu temo

« Persono informita egalvaloras kiel du. » La marionetistoj kiuj tenas la supernacian povon, bone komprenis tiun popolan sentecon. Do, ili subaĉetas tutmondajn amasinformistojn por mistifiki la homaron per aregoj da kontraǔdiraj informaĵoj. Tiel en la akvo-fako, kiel en tiu de la internaciaj komunikadoj, firme certigaj ideoj, sen sciencaj bazoj estas senĉese gurditaj. Post insistemaj ripetadoj, eĉ mensongo finfine aspektas kiel veraĵo.

Tiuj asertoj :

-         « Elpurigado valoras por la medio ! »

-         « Ĉio estas nesalubra sen kloakoj ! »

-         « Necesas elpurigi je kia ajn prezo ! »

-         « Necesas mortigi ĉiujn bakteriojn en akvo ! »

-         « Bakterio – malsano. »

-         « Akvo-necesejo estas la moderna komforto ! »

-         « La pluvakvo estas malpura, poluita ! »

-         « Trinki pluvakvo estas danĝera ! »

-         « Necesas krano el trinkebla akvo por ĉiuj ! »

-         « Por solidara mastrumado de akvo, ni estu solidaraj en poluado ! »

-         « La ĝusta prezo de akvo estas la aplikado de la principo : kiu poluas, tiu pagas ! »

ne rezistas al serioza kaj scienca analizado, sed profitas de la subteno de la plenpova moŝtularo. Dank’al tiaj misinformaĵoj, oni povas trudi teĥnikojn, kies kaŝita celo – tamen la tute reala – estas plus daǔrigi la akvo-problemojn.

Sur la kampo de « lingvo-uzado » en la internaciaj komunikadoj, la misinformado aspectas kiel muteco. Necesas zorge kaŝi ekzistadon de solvo scienca, taǔga, morale justa, tre malmulte kosta kaj tre efika. Necesas trudi lingvan marasmon, por ke iuj profitu el tiu situacio.

En ĉi-tiu kazo, misinformado konsistas el famigo de sloganoj sensencaj, aǔ tute malveraj, kiel tiaj ekzemploj :

-         « Ĉiuj lingvoj estas samvaloraj en Europ-Unio ! »

-         « Por faciligi kontaktojn inter Eǔropanoj, ĉiu devus paroli du lingvojn krom sia patra lingvo. »

-         « Ĉiu studento povas libere elekti inter la ĉefajn eǔropajn lingvojn. »

-         « Dank’al stipendoj, oni faciligas interŝanĝojn de studentoj inter eǔropaj universitataoj. »

-         « Ĉiu kapablas fariĝi dulingva kaj posedi elementojn de tria lingvo. »

-         « Lernado de fremda lingvo postulas nur lern-metodon ! »

Ankaǔ pri Esperanto daǔre plagas misinformado :

-         « Esperanto ne funkcias ! »

-         « Temas pri monstraĝo, hibrido inda je la verkaĵo de Frankenstein ! »

-         « Tiu lingvo havas nek animon, nek popolon, ankaǔ ne kulturon ! »

-         « Ne eblas enamiĝi, nek insulti per Esperanto ! »

-         « Artefarita lingvo havas nek esprimforton,, nek ampleksan vortprovizon por esprimi la samajn nuancojn, kies vivanta lingvo ! »

-         « Esperanto ne havas vortaron taǔgan por ĉiu fako ! »

-         « Esperanto vivis… temas pri revo, aǔ pri mortnaskitaĵo ! »

-         « La monderna Esperanto estas la angla ! »

La noca kaj mensonga naturo de tiaj eldiraĵoj estis sisteme demonstrita tiel per la fakoj, kiel la sciencaj esploroj, sed se temas protektado de privilegioj, ĉiuj rimedoj valoras por dissemi konfuzaĵojn. Klaĉu, mensongu, daǔre plu restos io…

Tre ofte, la esperantistoj turnas sin al ĉianivelaj politikistoj, kaj precipe ĉe la eǔorpa nivelo. Tre malofte negativaj estas la respondoj, sed ili kaŝe submontras oponadon latentan, sed probable profundan.  En la politikaj diskursoj, senmanke revenas la samaj elementoj kun evidenta diferenco inter la vortoj kaj la agadoj.

En la parolado ondi aǔdas pri la jenaj celoj :

-         Savo de la kulture heredaĵo, inkluzive de la regionaj lingvoj ;

-         Egaleco inter la eǔropaj lingvoj.

Kiel rimedo por atingi tiuejn celojn :

-         Kuraĝigi la lernadon de fremdaj lingvoj ;

-         Instigi malfermadon al aliaj kulturoj ;

-         Stimuli interŝanĝon de instruistoj kaj studentoj inter  universitatoj kaj institutoj de la eǔropaj landoj .

Jen la plej taǔga rimedo perfidi popolanojn kar prokrasti finfidan debaton pri la problemo de la lingva diskriminacio. En la fakoj, kuraĝigi lernadon de fremdaj lingvoj rekte kondukas al truado de lernado de la angla autaǔ ĉiuj la aliaj. Kunigi ĉiujn disponeblan fortojn en la lingva lern-fako profite al la angla, egalvaloras estingi scivolemon de la gejunuloj pri ĉiuj kulturoj krom pri la uson-angla.

Interŝanĝojn de intstruitoj inter eǔropaj universitatoj jam eksitas… en la angla. Tipa kazo de tiaj interŝanĝoj : en la Universitato de Mons-Hainaut (Belgio) profesoro el Pariza Universitato gvidas kursojn en la angla por belgaj franc-parolantaj studentoj.

En la fakoj, la stipendiojn disdonitajn por studado, la eǔropaj studentoj uzas ĉefe plibonigi siajn konojn en la angla. La angla-parolantaj landoj estas la plej ŝatataj vojaĝceloj. La interŝanĝoj ne ligitaj al lernado de la angla estas vere malmultaj.

    



[1] Probable ekzistas aliaj kampoj, en kiuj la leganto trovos la saman malracian skemon de administrado. Kiel ekzemplo, ni citu la bataladon, kiun geuloj senprofitcele estigas favore al liberaj (senpagaj) programaroj de komputiloj ; kia estas la LINUX-sistemo. Eblas citi ankaǔ la administradon pri la tutmonda sano.

Oni invitas la leganton meti la elementojn de tiuj fakoj en la skemon priskribitan ĉi-supre. Li konstatos, ke la metodoj por konservi monopolojn tre similas unu la alian, kiu ajn estu la fako prikonsiderata.

[2] Legu ankoraǔ la tekston de mia prelego, ke mi faris en la konstruaĵo de Eǔropa Parlamento okaze Eǔropa Esperanto Kongreso en 2000.