Prelego en la Eŭropa Esperanto Kongreso, 2000 Bruselo, Eŭropa Parlamento

Akva problemaro, lingva problemaro :

la rifuzo de efikaj kaj simplaj solvoj



Joseph ORSZÁGH

Universitato de Mons-Hainaut

Membro de la Komisiono pri Akvoj

de la Valona Regiono



Gesinjoroj,



Estas plezuro kaj honoro alparoli vin pri du temoj, kiuj, laŭ mi, aparte gravegas : akvo kaj esperanto. Mi pardonpetas pro la kvalito de mia lingvaĝo, sed, nur antaŭnelonge mi ekkonsciis pri la graveco de internacia lingvo kaj lernis esperanton ; sekve miaj konoj de la lingvo estas modestaj.


Hungardevena belgo, mi spertis la malfacilaĵojn lerni la francan kiel plenkreskulo. Tiuj, kiuj ekde la infanaĝo estis edukitaj en la etoso de okcidentaj lingvoj, ne ĉiam konscias pri la malfacilaĵoj, kiuj frontas homoj el Centra kaj Orienta Eŭropo, eĉ el Azio, por lerni lingvon kun etimologia ortografio. Estas partigo inter la parola kaj la skriba lingvo. Fakte, nepras lerni du lingvoj anstataŭ unu. Tiurilate la angla nepre gajnas la palmon de la malfacilaĵoj. Kiam infano el Centra Eŭuropo lernis la alfabeton, li jam kapablas legi kaj skribi sen tro da eraroj. Mi ne asertas, ke tiuj lingvoj estas facilaj, nur mi volas diri ke ĉiuj etnaj lingvoj estas malfacilaj. Sekve estus egoiste kaj profunde majuste trudi al ĉiuj la lingvon de la plej potenca, kies tio jam okazas en Eŭropa Unio.

Travideblaĵo 1 : Eŭropo sen eŭropa lingvo estas paralizita

Plurilingvizmo = senefikeco

Preparas la terenon al « tut-angla »



Sen eŭropa lingvo, Eŭropo estas paralizita giganto


La nun rekomendita plurilingvismo estas neracia, neefika, kaj kostega ; ĝi rolas nur kiel « magia pocio » por trudi la anglan.


Historie ne estos Eŭropo sen eŭropa lingvo. Kun la angla, kiel komuna lingvo, nia kontinento iĝos alpendaĵo de Usono. Ĉiu Eŭropano estos devigata forlasi sian kulturon por la « efikeco », ĉar, finfine, nur la denaskaj anglolingvanoj estos plenrajtaj civitanoj : la aliaj iĝos duarangaj por la labormerkato.


Se ni de pli fore taksas la situacion, ni konstatas ke komuna mono, kaj eĉ sociala Eŭropo havas malgrandan gravecon, kompare kun adopto de lingvo, kuin ĉiuj Eŭropanoj povus konsideri kiel la sia, sen privilegi iun aŭ alian etnion. Estas la bazo de nia identeco sur kiu Eŭropo konstruiĝos. Laŭ tiu vidpunkto la uzata lingvo ne estas senkiala elekto : ĝia elekto larĝe superas la nocion de komunikilo. Temas pri elekto, kiu decidigas pri la estonteco : ĉu submetiĝo al fremda potenco, ĉu vera solidareco kaj egalrajta kunlaborado.

Travideblaĵo 2 : Esperanto : sintezo de ĉiuj eŭropaj lingvoj

la latina de la nuna tempo




Esperanto estas saĝa kaj racia sintezo de ĉiuj eŭropaj lingvoj. Post du jarmiloj de historio, ĝi povas anstataŭigi la latinan kaj refari kulturan unuecon de nia kontinento, respektante kaj antaŭgardante la ecojn de ĉiuj.


Travideblaĵo 3 : - Esperanto

- Daŭra mastrumado de la akvo

sama batalo, samaj obstakloj



La elekto de la plej efika kaj de la plej simpla solvo frontas ne nur psikologiajn obstaklojn, sed ankaŭ politikan volon de ekonomia superregado.



Esperanto kaj daŭra mastrumado de la akvo : ĉu sama batalo ?


Travideblaĵo 4 : La daŭra mastrumado de la akvo

  • novaj teknikoj ekzistas sed

  • neniu politika volo por apliki ilin


Klopodante identigi tiujn, mi ekkomprenis ke tiuj fortoj, kiuj baras la elekton de esperanto, identiĝas kun tiuj, kiuj malebligas politikon pri daŭra mastrumado de la akvo. La paraleleco kaj la analogeco inter tiuj du problemoj estas okulfrapaj. Ambaŭkaze malgranda nombro da personoj tre influaj, kaj kiuj disponas pri financaj rimedoj kvazaŭ senlimaj, strebas altrudi solvojn netaŭgajn, neĵustajn kaj neefikajn. Ili celas nur plifortigi sian potencon kaj havigi al si grandajn profitojn, malfavore al ĉiuj.


Kion ni povus esperi de daŭra mastrumado de la akvo ?


Tiu vorto, tiom fuŝuzita, havas malsimilajn signifojn, laŭ la adoptita vidpunkto. Por la politikaj decidantoj, temas pri centralizita kontrolo de ĉiuj aktivecoj al akvo. Jam nun eblas antaŭvidi la rezultojn de tia politiko : media difektado kaj buĝeta deficito. Akvo iĝos la ĉefa geopolitika vetaĵo por kio oni militos. Tiuj, kiuj kontrolos la akvajn riĉfontojn, posedos la potencon kaj riĉecon. Estas do en iliaj interesoj prezenti iliajn solvojn kiel neprajn, kaj konsekvence adaptigi la leĝaron. Pro tio, kiel bazo de ĉiu eŭropa leĝaro pri akvo, estas trudita falsa koncepto : pagigi la uzadon de akvo, anstataŭ la malpurigon. Dank’al tiu koncepto, eblis forigi ĉiujn teknikajn solvojn, kies bazo estas la prevento de malpurigo, profite al kostegaj teknikoj de purigado.


Tamen la freŝdataj progresoj en la esploroj pri akvo ebligis ellabori, kaj eksperimenti teknikaj solvojn, kies aplikado povus revolucii nian mastrumadon de la akvo ; ĝi havus rezultojn, kiujn nun oni ne plu kuraĝas antaŭvidi.


Travideblaĵo 5 : Dank’al novaj teknikoj :





L

Travideblaĵo 7 : La daŭra mastrumado de internaciaj

komunikoj : kultura ekologio


a teknikoj, kiuj ebligus atingi tiujn celojn, estas nun malpermesitaj de la leĝaro. Estas ankaŭ obstrukco, kiam oni klopodas informi la publikon pri tiuj novaj eblecoj.



Kaj pri la « daŭra mastrumado » de internaciaj komunikoj ?



Estas nek politika, nek ekonomia forto por subteni la malcentralizajn teknikojn pri mastrumado de la akvo kaj de esperanto. Tamen, daŭra mastrumado de internaciaj komunikoj havus tiom da impresajn rezultojn.

Travideblaĵo 8 : Esperanto



S

Travideblaĵo 9 : Simplaj rimedoj por daŭra mastrumado de

la akvo : - daŭra agriculturo

- malcentralizita distribuo de akvo

- daŭra mastrumado de kloakakvo


ed ni daŭrigu la analizon de la paralelizmo inter la du problemaroj.


Simplaj rimedoj por daŭra mastrumado de la akvo


Raporto pri novaj teknikoj ne eniras la kadron de tiu-ĉi prelego. Ni nur skizos la daŭran mastrumadon de la akvo en tri ĉefkampoj : agrikulturo, akvoprovizado kaj mastrumado de kloakakvo.




Travideblaĵo 10 : Agrikulturo

Malbona mastrumado de la biomaso

Solvo : restarigo de la cikloj de nitrogeno, fosforo, karbono kaj akvo



  1. Agrikulturo


L

Travideblaĵo 11 : Malcentralizita distribuo de akvo

Nunaj teknikoj

Altigo de la akvo-prezo

Novaj teknikoj malcentralizitaj

- i.a. plivalorigo de la pluvakvo


a novaj teknikoj pri mastrumado de la biomaso baziĝas sur kombino de karbona kaj nitrogena biomaso. Dank’al tiu kunigo, oni antaŭevitas polucion de la akvoj kaj oni renovigas agrikulturajn teronjn damaĝitajn de agrokemio dum duonjarcento. La restarigo de la grandaj naturaj cikloj de nitrogeno fosforo, karbono kaj akvo, certigas bazon de daŭra agrikulturo, kiu postulas malpli da akvo kaj kiu malpli polucias. Temas pri la ununura solvo por purigi nianjn rezervojn de subtera akvo.


  1. Akvoprovizado


P

Travideblaĵo 12 : Donitaĵoj : - pluvakvo sur la domoj =
80% de la hejma konsumado
Urbe : 2.3 m² de tegmento = trinkebla akvo por unu persono



ro la teknikaj solvoj, nun centralizitaj kaj rekomenditaj, la akvo iĝos tiom kosta, ke parto de la loĝantaro ne plu povos pagi ĝin. Kaj socialemaj aranĝoj por provizi akvon, neniel ŝanĝos la situacion. Evidente, ne estas en la intereso de tiuj, kuj monopoligas la centralizitan akvo-provizadon, ke disvolviĝu malcentralizitaj teknikoj pro pluvakvo. Tamen tiuj teknikoj jam bone funkcias kaj en Belgio kaj en Francio miloj da familioj uzas ilin, mem por trinki. Tiuj familioj disponas pri akvo ekde cisterno de pluvakvo, kiu kostas malpli ol 1 Eŭro po kuba metro por ordinaraj uzoj, kaj inter 0.01 kaj 0.03 Eŭro po litro da altkvalita akvo, konsiderante la amortizon de la instalaĵo.



c) Mastrumado de la urba kloakakvo

La nuna eŭropa programo pri purigado de la urba kloakakvo okazigas al la membro-ŝtatoj grandegajn elspezojn, kaj tiu altigas la akvoprezon. La plurnaciaj societoj, kiuj tenas la teknologiojn pri kolektiva purigado, faras premon sur la leĝofarantojn kaj klopodas kredigi la publiko, ke tiuj kostegaj teknikoj nepras por la antaŭŝirmo de la akvokvalito.


Scienca analizo de tiu problemaro montras, ke la realeco estas tute alia. Malgraŭ grandegaj elspezoj, la ĝeneraligo de kolektiva purigado neniam atingos la antaŭviditajn celojn, ĉar ĝi :


E

Travideblaĵo 15 : Alternativa solvo : integra salubrigo

Mediaj efikoj anstataŭ purigaj efikoj


blas pruvi, ke la principo mem de la kolektiva purigado, laŭ la nuna koncepto, ne kongruas kun la koncepto de daŭra disvolgiĝo.


Travideblaĵo 16 : Integra salubrigo

Se, nuntempe, la kolektiva purigado ŝajnas nepra en urbaj domaroj, en ĉirkaŭurbaj kaj kamparaj domaroj (ĉ. 75 % de la loĝeoj) ni havas multajn novajn malcentralizitajn teknikojn. Ili estas alternativaj, malmultekostaj solvoj efikaj por la akvoprotekto. La nova koncepto, nomita « integra salubrigo » lokigas la mediajn efikojn antaŭ la purigaj.


Konsiderante la fakton, ke la plej granda parto de la elspezoj por kolektiva purigado rilatas al kamparaj kaj ĉirkaŭurbaj zonoj, aplikado de la nova koncepto de « integra salubrigo » draste malaltigus la kolektivajn elspezojn pri purigado. Ĝeneraligo de tiu koncepto rahavigus al la riveroj purecon;  kiu transpasus ĉiujn objektivojn pri kvalito. Eblus realigi la salubrigon per kolektivaj elspezoj 5 aŭ 10-foje malpli altaj ol tiuj, kiuj estas nun antaŭvideblaj por la purigado.




Travideblaĵo 17 : Daŭra mastrumado de internaciaj komunikoj

« Direktivo pri esperanto » de E.U.

en la membro-ŝtatojn




Simplaj rimedoj pro daŭra mastrumado de la komunikoj


La pluringvismo nun rekomendita de Eŭropa Parlamento ege kostas kaj ete efikas. Ĝeneraligo de la angla ne multe pli efikos, nur ĝi estigos anglolingvan eliton. La relativa facileco de la komunikoj limiĝos je iu socia elito.


Adopto de la latina havus nur unu avantaĝon : ĝi privilegius neniun etnon, sed, pri la cetero, ĝi estus tiom netaŭga ol la « tut-angla ».


Krei novan lingvon por la komunikoj estus sensenca, ĉar esperanto estas pli ol jarcenta kaj ĝi jam larĝskale pruvis sian efikecon kaj sian utilecon.

Travideblaĵo 18 : Juraj aspektoj

Mastrumado de la akvo

Pagigi la polucion anstataŭ la akvon

Rigore apliki la principon de

« polucianto – paganto »

Esperanto

Nur politika decido : aprobi la

« direktivon pri esperanto »


Iuj asertas, ke enkonduki esperanton, kiel oficialan lingvon de EU, ne estus facile kaj altigus la elspezojn. Male, ĝi kunhelpus por malpliigi ilin.



Juraj aspektoj


  1. Mastrumado de la akvo


Por ŝanĝi la eŭropan politikon pri akvo, laŭ daŭra disvolviĝo, la startpunkto estas ŝanĝi la leĝaron.


La unua principo estas konsenti, ke oni pagigu, ne la akvouzadon, sed la polucion. Estas alia maniero pro diri, ke oni rigore apliku la principon de « polucianto-paganto ». Temas pri la sola solvo por ke akvo ne iĝu monigebla varo. La nuna leĝaro konstraŭas tion.


  1. La eŭropa referenca lingvo


Eĉ se la plej elementa saĝo instigas nin en tiu direkto, adopto de esperanto dependas nur de politika decido. Tiurilate, ne estu duonsolvo : ĉu oni adoptas « direktivon pri esperanto », ĉu oni pli enprofundiĝas en lingva marasmo. Prokrasti diskuton kaj decidon pri tiu problemo alkondukas nin iom post iom antaŭ faritaĝo, tio estas al la angla kiel referenca lingvo.


La startpunkto estas adopto de la « direktivo pri esperanto «  en la parlamento kaj en la konsilo.


Kiel en la « direktivo 91/271 pri urbaj akvoj », « direktivo pri esperanto » enhavu laborplanon pri la endonduki de tiu lingvo en la diversajn europajn instancojn. Eblus antaŭvidi interŝtupan periodon de unu generacio por ke esperanto iĝu referenca lingvo.


La direktivo devigus i. a. la membro-ŝtatojn enkonduki esperanto en la eduksistemojn kiel duan devigan lingvon.


T

Travideblaĵo 19 : Obstakloj

eknike, tio estas multe pli facila ol la enkonduko de etna ligvo kiel la angla. Konsiderante la rigorecon de la gramatiko de esperanto, iu ajn instruisto kapablas gvidi elementan kurson, lernante kelkajn lecionon antaŭe. La rezultoj estus rapidaj kaj impresaj. Post unu jaro, jam eblus organizi korespondadon kaj renkontiĝojn kun klasoj el diversaj landoj. Je la fino de la elementa lernejo, ni povus esperi ke, eĉ por lernantoj malpli inteligentaj, la komunik-kapableco en esperanto transpasus tiun de la plej inteligentaj lernantoj en angla de la nuna mezgrada lernejo. Estas konate, ke oni lernas tiom da esperanto en unu monato ol da angla en unu jaro. Kvin jaroj post la enkonduko de la nova lingvo, la unua generacio elirus la mezgradajn lernejojn kun, averaĝe, lingva kono en esperanto kun la sama nivelo, kiun atingas nun en la angla studentoj de lernejoj por interpretistoj.


Identigo de la obstakloj


Ambaŭkaze, pri mastrumado de la akvo kaj referenca lingvo, tiuj, kiuj profitas de la nuna marasmo, klopodas eviti ĉiun diskuton por ke finfine ĉiuj troviĝu antaŭ faritaĵo. Ĉiam ili trovas « prioritatajn temojn », ekzemple « la siciala Eŭropo » por senfine prokrasti debatojn pri komuna lingvo. Tiu prokrasto plifortigas la nunan lingvan marasmon kaj plifaciligas la enkondukon de la angla. Post kelkaj jaroj, tiu lingvo estos prezentita kiel « fakta solvo » por forpeli la kontraŭstaron.


La komunaj punktoj de la kontraŭuloj, pri tiuj du temoj, estas ilia rekta aŭ nerekta rilato kun la komerca mondo kaj la fakto, ke ili estas anglolingvanaj (ne ĉiam denaske).


  1. La kontraŭuloj al daŭra mastrumado de la akvo


Tre grava industria sektoro, kontrolita de grandaj plurnaciaj societoj (fakte ĉiuj anglolingvanaj) vivas per la polucio. Ju pli granda estas la polucio, des pli granda estas la profito. Dank’al la polucio tiuj, kiuj tenas la teknikojn pri akvopurigado, monopoligas la akvajn riĉofontojn kaj ili trudas sian volon al ĉiuj. Akvo fariĝas varo kiu havigas profiton.


Tiam oni komprenas, ke la novaj teknikoj, kiuj baziĝas sur la antaŭŝirmo kaj sur la vera regado de la polucio, neniigas la bazon de ekonomia sektoro kiu parazitas la socion.


b) La kontraŭuloj al esperanto


Al kiu profitas la lingva marasmo en Eŭropo ? Ankaŭ ĉi-kaze temas pri mona afero. 34 % de la buĝeto de Eŭropa Unio estas dediĉitaj al tradukado kaj interpretado. Enkonduko de esperanto signifus drasta malpliigo de tiu sektoro.


Nuntempe, la scipovo de lingvoj (el kiu precipe la angla) estas nepra kondiĉo por esti promociita, en la privata kiel en la ŝtata sektoroj. Se esperanto estus enkondukita, necesus scipovi nur la komunan lingvon, krom sia gepatra lingvo. Tiam la selekto ne plu okazus laŭ lingvaj kriterioj, sed laŭ la vera fakkompetenco. Malofte scienca menso kuniras kun lingva talento. La nuna situacio forigas aŭtomate la teknikistojn, kiun fake estas la plej kompetentaj, sed kiuj ne tiom bone majstras lingvojn (precipe la anglan).


Per enkonduko de esperanto, ĉe la ĉefpostenoj troviĝus tre rapide nova generacio de teknikistoj, kun menso pli al scienca kaj pragmata. Kompreneble, tiuj, kiuj jam troviĝas ĉe tiuj postenoj, timas tian eblecon.


Krome, la eŭropaj elektitoj ne devas scipovi lingvojn, ĉar, en la nuna sistemo, ili rajtas esprimi sin en sia propra lingvo, dank’al arego da tradukistoj kaj da interpretistoj. Por ili, lingvo ne gravas. Krome, ili lernis la anglan kaj enkonduko de esperanto devigus ili lerni novan lingvon.


La plej potenca kaj la plej sekreta kontraŭstaro troviĝas en la komercaj medioj, ĉiuj anglolingvanaj, kiuj tenas la veran regadon en la mondo. Kiel universala lingvo, la angla samcelas kun ekonomia tutmondigo. Nun estas trejnata anglolingvana elito, kiu rolu kiel pontokampo en ĉiuj landoj, sed la regostangoj troviĝas en Usono.


Esperanto povus ĉesigi tiun monopolon kaj malfermi la pordon al pli frateca mondo.


Reiro al AKVAUTARCIO

9